About Me

Mi foto
El Gnomo Feliz
Ver todo mi perfil

Seguidores

Con la tecnología de Blogger.
sábado, 14 de mayo de 2011

Entrada de Prueba

Vikipedio (anglalingve Wikipedia /ˌwɪkiˈpiːdi.ə/) estas interreta, plurlingva enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera verko. Ĝin verkadas volontuloj kunlabore – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi al certaj reguloj. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.
La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001 apud Nupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio.
Vikipedio ekzistas en pli ol 260 lingvo-versioj. En majo 2010 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 15 milionoj da artikoloj.[1] Pli ol tri milionoj el ili estis en la anglalingva versio, pli ol unu miliono en la germanlingva, dum la esperanta enhavas nun 145 303 artikolojn. Tridek tri vikipedioj enhavis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.
La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wikipedia, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’.

Enhavo

[kaŝi]

[redakti] Historio

La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, fare de Jimmy Wales kaj Larry Sanger, ĝi montras, ke la principo de libera scio ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito. Jam fine de 2001 ekzistis preskaŭ dudek lingvo-versioj.
La Esperanta Vikipedio estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Ĝi ricevis la tutajn enhavojn de Enciklopedio Cigneta, Enciklopedio Kalblanda kaj Monda Faktolibro. Ceteraj tekstdonacoj venas de la Enciklopedio de Esperanto, de Monato kaj pluraj libroj, kun konsento de la aŭtoroj.

[redakti] Kvalito

Vikipedio estas estrata de senpartieco
Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion fare de kiu ajn igas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan dosieron[Lingvaĵo], kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj, kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas esti interkonatiĝintaj kun temo, pri kiu ili verkas. En interparolo kun The Guardian bibliotekisto Philip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne konas eĉ unu bibliotekiston, kiu uzas Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ Ted Pappas, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom post ioma plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel pri fonto de informoj esprimis sin Danah Boyd en la jaro 2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."
En 2004, Robert McHenry, la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitaj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzigi falsan senton de sekureco. Sed la konkretulo neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis metodojn uzitaj de McHenry nominte ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubo". Larry Sanger, la eksa ĉefrekatoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Revokante al leĝo de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭ esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologia persono Joi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiu rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompige, povas esti akceptita kiel vero.
Vikipedio estis kulpigita pro manko de kapableco kompreni al vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj. Dale Hoiberg, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesas onin, do multe da temoj restos ne ensumigitaj. Kontribuo pri hurikano Francis estas kvinoble pli longa ol artikolo pri ĉina arto kaj kontribuo pri Coronation Street estas duoble tiel longa ol artikolo pri Tony Blair." Larry Sanger, la unua ĉefredaktoro de Nupedia, diris: "Kiam estas bezone skribi pri proporcie fakaj temoj (ekster intereso de multaj kontribuantoj), do fidindeco de la tuta projekto estas neegaligita."
En alia flanko Vikipedio estis laŭdita por tio, ke ĝi ebligas aktualigon de artikoloj aŭ novaj artikoloj estas kreitaj kiel reago je certa evento. Ekzemple tiam aktuala artikolo pri tertremo en Hinda oceano el la jaro 2004 en la angla versio de Vikipedio estis ofte citita fare de ĵurnalistoj post la tertremo. Redaktoroj de sciigrimedoj ankaŭ asertas, ke enciklopedio kiel Vikipedio havas multoblajn eblecojn ampleksi pli da temoj, kiel povas ampleksi presitaj formoj de enciklopedioj.
Plie, estus menciinde, ke la ekzemploj de Hoiberg jam ne validas de majo de 2005: La artikolo pri la ĉina arto estas preskaŭ trioble pli longa ol la artikolo pri la hurikano Francis, kaj la artikolo pri Tony Blair estas proksimume je 50 % pli longa ol tiu pri Coronation Street. Por ke ni donu la aferojn en ĝustan aspekton, la menciitaj artikoloj estis indikitaj nur kiel ekzemploj de ekinteresinta raportado, sed same ili povas montri tion, kiel Vikipedio proksimiĝas al prudenta egaleco.

[redakti] Komunumo

Vikipedio havas komunumon de uzantoj, da kiuj estas proporcie malmulte, sed ili estas tre aktivaj. Emigh kaj Herring asertas: "Kelke da aktivaj uzantoj prezentantaj komune kun donitaj reguloj kaj sistemo de libera reguligo povas atingi grandan kontrolon super enhavo produktita en la sistemo, laŭvorte forviŝante variecon, polemikon, malkonsistecon harmoniante opiniojn de la kontribuantoj."
Kelkaj kontribuantoj plendas, ke reguligado de Vikipedio estas tre laciga okaze de konfliktoj. Same ili plendas pri fakto, ke Vikipedio grandmezure preferas kontribuantojn, kiuj havas karakterizajn opiniojn, ĉar neniu havas tempon nek energion por rebati iliajn karakterizajn opiniojn.
Sed en la alia flanko Vikipedio estas, kiel asertas ties redaktantoj, tre valora kiel socia komunumo. Ekzemple aŭtoroj povas esti postulitaj, por ke ili defendu, respektive klarigu sian laboron kaj tiuj ĉi disputoj esta bone videblaj. Unuopaj versioj de Vikipedio ofte enhavas "konsultan sekcion", kie tiu ĉi komunumo respondas demandojn.

[redakti] Esperantistoj kaj Vikipedio

Esperantistoj ludas pli gravan rolon en diverslingvaj vikipedioj ol oni ĝenerale taksas. Unu de la ĉefaj teknikistoj de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas esperantisto.
La ĉeĥan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis esperantistoj ( Miroslav Malovec, Viliam Búr kaj Marcos Cramer), kaj en pluraj vikipedioj esperantistoj estas administrantoj. Martin Haase, direktoro de Germana Esperanto-Instituto, estis estrarano de Wikimedia Deutschland.

[redakti] Vikipedioj en unuopaj lingvoj

Kontribuintoj por la anglalingva Vikipedio laŭ landoj en septembro 2006
Unu el la trajtoj de la diversaj nacilingvaj eldonoj estas, ke ilin kreas ĉefe loĝantoj de la lando aŭ landoj, kie oni parolas la koncernan lingvon. Laŭ statistiko el 2006 ĉ. 52 % de la kunlaborantoj de la anglalingva versio loĝis en Usono, 15,9 % en Britio, 7,3 % en Kanado kaj 4,4 % en Aŭstralio - do sume ĉ. 80 % de la kontribuintoj loĝis en kvar (ĉefe) anglalingvaj landoj. La plej altan procentaĵon en unu lando havis la japana vikipedio, kies kontribuintoj loĝis je 93,2 % en Japanio; la plej malaltan procentaĵon de la ĉefa kontribulando havas la ĉina lingvo, kiun tiutempe kreis je 28,6 % homoj el Honkongo; sekvis 25,9 % en Tajvano. La Esperanto-versio tiutempe havis 36,3 % de kontribuoj el Nederlando, 10,6 % el Ĉeĥio.
Entute por Esperanto oni listigas sep landojn, el kiuj venis pli ol 5 % de la kontribuoj. La hispana versio havis ses tiajn landojn, la ĉina kvin, la rusa, rumana kaj korea po kvar, la angla, franca, portugala, hebrea, slovaka kaj dana po tri kaj la aliaj el la tuta dudeko da versioj du aŭ unu landojn.

0 comentarios: